Globusoj

Globusoj
Unua Volumo


 

 

Tiu libro estas facile akirebla ĉe la libroservo de U.E.-A.

 


 

Globusoj, unua volumo, konsistas el libro duon-tole bindita, granda je 15 x 20 cm, kun 128 tutkoloraj paĝoj.

Ĝi portas numeron ISBN 978-2-9567501-1-6.

La libro kunigas kvar kajerojn :

  • Kajero Globusoj 1, enhavanta du partojn :

    • Mitologio kaj Astronomio.

      Patrik Lagranĝ, post longa studado kaj pri astronomio kaj pri mitologio, prelegis Esperante pri tio en 2009 en kulturcentroj Kvinpetalo kaj Greziljono. Jen plej interesaj tiklaj temoj, kiujn li prezentis al ni, kiuj montras, kiom malfacile ni taksas rilatojn inter astronomio kaj mitologio.

    • Elektronaj Diodo-tuboj.

      Aplikado de Fiziko en elektroniko estas jam duoble interesa, sed jen ĝi estas ankaŭ originala, per tiu ekstudado de malnovaj elegantaj elektronaj tuboj.

  • Kajero Globusoj 2, enhavanta du partojn :

    • Ni mem mezuru nian planedon.

      En novembro 2007 okazis granda eksperimento per Esperanto : "projekto Eratosteno". Junuloj disigitaj tra la tuta planedo elmezuris grandecon de Tero ! Jen detaloj pri la aventuro kaj ĉefe pri la eblaj kalkuloj.

    • Fuelpiloj.

      Jen estonteca temo. Certe morgaŭ niaj veturiloj funkcios per hidrogeno, kiu "brulos" en fuelpiloj. Nepras jam scii la sciencajn bazojn. Tiucele, ni apliku samajn fizikajn leĝojn (pri elektro, pri kemio, pri energio... ) al du plej ekstremaj ekzemploj : al senpotenca eta lud-veturilo kaj al la kosmoŝipo, kies fuelpiloj ebligis al homoj viziton de Luno (kiam ili ne paneis).

  • Kajero Globusoj 3 :

    • Teleskopegoj.

      Temas pri la vetkuro al gigantaj optikaj observiloj por studado de la universo. La teksto fontas el Esperantaj prelegoj de astronomo Patrik Lagranĝ de 2009 en kulturcentroj Kvinpetalo kaj Greziljono.

  • Kajero Globusoj 4 :

    • Energio en elektraj veturiloj.

      Tiu kajero estas inicilo por studado pri rapidoj kaj akceladoj, pri mekanika energio kaj pri elektro-provizado.

 


 

Pliajn informojn vi trovos sendinte mesaĝon ĉe :

  • "globusoj" @ "orange.fr"

  • Dominik Bertrand / 7, rue des Brulis / 77320 Jouy-sur-Morin / Francio.